La agadoj de IVI

En la centroj

La centroj de Invito al Vivo estas ejoj de bonveno, preĝado, harmoniigo kaj aŭskulto malfermitaj al ĉiu ajn. Ĉiu povos iri tien kun aŭ sen rendevuo por trovi novan energion. Volontuloj deĵoras por ke ĉiu vizitanto estu akceptata, aŭskultata, harmoniigata aŭ konsolata.

La aŭskulto

Foje ni bezonas esti aŭskultita, nur por scii kie ni estas en nia vivo, aŭ por esprimi tion, kion ni sentas: niajn ĝojojn, niajn esperojn, sed ankaŭ niajn zorgojn, niajn elreviĝojn, niajn suferojn, tiujn, kiujn ni konas, kaj la aliajn, pli profundajn, pli kaŝitajn.

La aŭskulto, ĉe Invito al Vivo, dum duopa interparolo, ebligas esprimon de tio, kio troviĝas en onia koro. Tio signifas akcepti la personon tia, kia ŝi aŭ li estas, sen deziro konsili, sen psika analizo. Aŭskulto sen juĝado, per kompato, helpas la personon retrovi sin mem, kaj per silenta preĝado estas konfidita al Dio ĉiaj diraĵoj.

Interparolo disponeblas laŭ peto al ĉiu en la centroj de Invito al Vivo.

Harmoniigo

La harmoniigo, ĉiam farita preĝante, estas aro de gestoj ege respektemaj, kiuj iom post iom trankviligas la korpon de la ricevanto. Liberante la tensiojn provokitajn de streso, kulpiĝoj aŭ ĉagrenoj, ĝi helpas eltiri la suferojn, kiuj kontraŭas bonstaton. Pli ol nuran malstreĉiĝon kaj malpezigon de la korpo, la harmoniigo kaŭzas eĥojn en ĉiaj niveloj de la estaĵo. Ĝi helpas al ĉiu aliri siajn vivengaĝiĝojn kun pli da sereneco.

La harmoniigo, kiu anstataŭas nenian terapion, estas farita al ĉiu, kiu deziras tion, en la centroj de Invito al Vivo.

En la centroj povas okazi kunvenoj pripensigaj pri temoj rilataj al la ĉiutaga vivo, renkontiĝoj amikecaj kaj preĝvesperoj.

La centroj de Invito al Vivo estas ankaŭ esprimejoj de artistaj talentoj: ekspozicioj de pentraĵoj, fotoj aŭ skulptaĵoj, ĥorusoj, spektakloj, prezentadoj, dancoj, ktp.

 

En la grupoj

Ĉiu, kiu vizitis centron, povas laŭdezire pliprofundigi sian vojon al interna transformiĝo, aliĝante al preĝgrupo.

Unufoje semajne, tiuj grupoj kunvenas ĉe unu de la partoprenantoj por preĝi, paroli pri siaj spertoj kaj amikece dividi manĝon.

Tiaj semajnaj renkontiĝoj montras al ĉiu la proprajn dubojn kaj demandojn kaj kondukas al malkovro de la dia ero funde de si. Tio estas invito al malfermo de la koro kaj al relernado pri amo.

Iom post iom, helpe de preĝado, kreiĝas veraj ligoj, kie toleremo kaj kompato fine perdas sian devigan nocion kaj estas spertitaj pli profunde.

Tia divido estas potenca helpilo por transformiĝo kaj repleniĝo, en komuna agado kun aliuloj kaj por aliuloj.

Ekde la fondo de la asocio, grupoj regule malfermiĝas tra la mondo.

Pilgrimado

Ekde 1984, Invito al Vivo invitis siajn anojn partopreni pilgrimadojn en Francio, Eŭropo, Ameriko (de Kanado ĝis Ĉilio), en Rusio kaj en Oceanio (Aŭstralio, Nov-Zelando, Vanuatuo).

Pilgrimadoj kaj internaciaj renkontiĝoj - la ĉefaj lokoj vizititaj:

Lisieux, Francio - Monto Sankta Mikaelo - Santiago de Compostella - Carnac, Francio - de Romo ĝis Florenco - Grekio - Reims, Francio - Sankta Lando (Palestino, Israelo) - Egiptio - Pontmain, Francio - Turkio - Skotlando - Vézelay, Francio - Irlando - Meksiko - de Bourges ĝis Pellevoisin, Francio - Pollando - Auvergne, Francio - Jugoslavio - Cornouaille, Britio - Portugalio - Svislando - Bourgogne, Francio - Kolombio - Rouen, Francio - Belgio - Nederlando - Périgord, Francio - Italio - Kanado - Hispanio - Sainte Baume, Francio - Ténéré-dezerto, Afriko - Niĝerio - de Bayonne ĝis Lourdes, Francio - Parizo - Brazilo - Rusio - de Carnac, Francio ĝis Sevilo, Hispanio - Israelo - Annecy, Francio - Niamey, Niĝerio - Santander, Hispanio - Germanio - Maŭricio - Reunio - Danio - Tajlando - Nov-Zelando - Aŭstralio - Argentino - Ekvadoro - Vanuatuo - Kameruno - Peruo - Anglio - Madagaskaro - Aŭstrio - Skandinavio - Rumanio - Bulgario - Argentino - Usono - Benelukso - Ĉilio - Paskinsulo - Litovio - Latvio - Estonio.

Tra la epokoj homoj sentis la bezonon paŝi sur la tero por trovi novan energion, por trovi ligon al la sankteco, kiu, eble forgesita, tamen ja pluvivas en ĉiu. Pilgrimado estas ena vojo utila je ŝlosilaj momentoj de la vivo.

Pilgrimado estas privilegia okazo por disigi kelktage de propra ĉiutaga vivo, komforto kaj kutimoj, kaj por renkonti aliajn homojn, popolojn, kutimojn kaj terojn nekonatajn.

Pilgrimi signifas ankaŭ malfermi sian konsciencon je ĉiaj beleco kaj diverseco de la mondo: ĉefverkoj de sankta arto, arkitekturo, pentrarto, skulptarto, sed ankaŭ je la beleco de la besta kaj de la vegetaĵa regnoj. Iĝi pilgrimulo signifas oferti al si mem la eblon miri pri la belo de la vivo kaj riĉiĝi el la diferencoj.

La vojo de la pilgrimulo estas ankaŭ vojo de preĝado. Preĝi multnombre por la paco en homaj koroj, la paco en familioj, la paco inter popoloj, la paco kun pasinteco kaj historio, la paco inter homoj kaj naturo, ktp. Preĝi por tia paco bezonata en la lokoj trapasitaj.

Aliaj agadoj

Eldono

La asocio eldonas gazeton tiel nomitan "Le Livre d'IVI" (la libro de IVI). Tiu trimonata revuo estas spegulaĵo de la vivo de la asocio. En ĝi troviĝas ekstraktoj de la konferencoj kaj intervjuoj de Yvonne Trubert, kaj rakontoj pri vojaĝoj, pilgrimadoj kaj agadoj de la membroj, kiuj dividas siajn konscienciĝojn kaj siajn vivvojojn.

La konferencoj kaj intervjuoj de Yvonne Trubert en Francio kaj en la tuta mondo, disponeblas aŭdiokasede aŭ kd-e en la pariza centro (Boulogne) aŭ poŝte. Grandega nombro de tiuj registraĵoj estas tradukita al 11 lingvoj.

Disponeblas ankaŭ aliaj libroj kaj videoj.

Iaj registraĵoj disponeblas por ne-membroj.

SOS aŭskulto

Telefona servo, nomita " SOS écoute" (SOS aŭskulto) ofertas atentan ĉeeston kaj spiritan helpon ĉiutage. Telefonalvokoj kaj preĝopetoj estas konfidencaj. Telefonaj deĵoroj funkcias de lundo ĝis sabato de 20:00 ĝis noktomezo, sabate de 17:00 ĝis noktomezo kaj dimanĉe de 9:00 ĝis noktomezo.

Por SOS aŭskulto en Francio, telefonu al
(33) (1) 47 61 95 95

En Francio: de la 8a vespere ĝis noktomezo semajne, de la 5a posttagmeze ĝis noktomezo sabate, kaj de la 2a posttagmeze ĝis noktomezo dimanĉe.

Por SOS aŭskulto en Usono, telefonu al
(1) 314-317-998

En Usono: vi povas telefoni al SOS aŭskulto vendrede de la 6a ĝis la 10a vespere (Central Standard Time, UTC-6 / UTC-5).

Festoj

Tradicie du festaj rendevuoj okazas dum la jaro kaj kunvenigas IVI-anojn, iliajn familiojn kaj amikojn: la ĝenerala kunveno de la asocio en junio kaj la kristnaska festo en decembro.

Estas ankaŭ organizitaj dum la jaro tagoj de "malfermaj pordoj", preĝmarŝoj kaj internaciaj renkontiĝoj.