Ĉu necesas kredi je Dio aŭ esti kristano por aliĝi al IVI?

Kredoj ofte oponas homojn, disigante ilin kaj gluante al ili etikedojn. Invito al Vivo ekzistas por kunigi homojn. Dio ne estas ia ideo pro kio oni devas disŝiri unu la alian. Ĝi estas lernado, malkovro, sperto, spaco malfermota en ĉiu el ni, inter ni kaj ĉirkaŭ ni por vivi pli bone ol antaŭe. Tia eblo estas por ĉiuj, senescepte. Ĉe IVI ne tre gravas de kie oni venas. La grava afero estas kien oni iros, kaj per kia vojo. La vojo estas Kristo. Lia mesaĝo de amo, de toleremo, de kompato, de paco, de vivo estas por ĉiuj homoj, kredantaj aŭ ne, kristanaj aŭ de aliaj religioj.

Ĉiu devas decidi por si mem, ĉu lerni ami pli bone kongruas aŭ ne kongruas kun siaj konfesio aŭ ideoj.