Ĉu Invito al Vivo estas sekto?

Antaŭ ĉio, IVI estas movado sendependega. Tia sendependeco ebligas akcepton de ĉiuj homoj kiuj deziras tion, senescepte. Bedaŭrinde, en certaj landoj, ĉia spiriteca movado nedependa de oficiala religio estas apriore suspektita kiel sekto, kvankam la termino ne havas juran difinon.

Klare dirite: IVI estas ne sekto, precipe pro du ĉefaj kialoj, kiuj estas la travidebleco kaj la libereco de la membroj.

La travidebleco estas la statuto de la civila asocio fondita de Yvonne Trubert, estrita de konsilio demokrate elektita por tri jaroj de ĉiuj membroj. Tiu elektita konsilio komunikas la kontojn moralajn kaj ekonomikajn dum la ĉiujara ĝenerala kunveno. Travidebleco estas ankaŭ kotizo kiu ebligas aliron al ĉiuj agadoj de la asocio.

La libereco estas libero de ĉiu membro aliĝi al la religio, familioj politika, ideologia aŭ kultura, kiujn ĉiu elektis mem; estas libereco disdividi sian vivon kun mem elektita persono; kaj libereco mem elekti la eduksistemon, kiu estos la plej bona por siaj infanoj; kaj libere praktiki la profesion, kiun oni elektis, sen elcentaĵo repagota. Estas ankaŭ libereco por ĉiu, forlasi la asocion, kiam iu deziras, sen ia ajn premo. Centoj da aliĝintoj libere forlasis IVI ekde ties fondo en 1983. Ĉe IVI oni tute libere elektas. Ĉu Invito al Vivo estas sekto?