Kiel komenciĝis Invito al Vivo?
Dum jaroj, Yvonne Trubert akceptis en sian hejmon centojn da personoj por doni al ili subtenon kaj konsolon.
ia metodo estis simpla: aŭskulti, kompreni kaj ami senkondiĉe.
ia celo: doni novan vidpunkton kaj energion al tiuj, kiuj vizitis ŝin.
Kiam oni sentas sin amata, oni vidas la vivon malsame.
Inter tiuj viroj kaj virinoj, ŝi invitis manplenon partopreni ĉiam pligrandiĝantan taskon. Ili estis tre diversaj laŭ aĝo, socia deveno, religio aŭ foresto de religio kaj ideoj kaj la afero povintus tute fiaski. Sed ili komencis labori kune kun komuna faktoro: la amo, kiun ili ricevis, ili nun provos disdoni siavice.
Tiel ili fondis en februaro 1983 la asocion Invito al Vivo kaj malfermis la unuan centron en Boulogne-Billancourt, apud Parizo en Francio.
Hodiaŭ ekzistas 16 centroj en Francio kaj IVI ĉeestas en pli ol 40 landoj ĉirkaŭ la mondo.
