Kion oni faras ĉe IVI?

Ĉe IVI oni lernas ami. Ami sin mem, aliulojn, la teron. Teorie tia lernado estas facila, sed por funkcii praktike, tio postulas veran transformiĝon. Oni lernas pri tio, kio ligas unu al la alia, sen nei la diferencojn aŭ ĉies unuecon. Oni malkovras ankaŭ, ke oni estas amata, ĉiumomente. IVI malfermas novan vivodimension en la plej profundo de ĉiu homo, tra la konfrontado al aliaj homoj kaj al la mondo. Tie, kie foje ekzistas nur supervivo. Tial la agado de la membroj de Invito al Vivo ne estas limigita al agado pri si mem. Temas ankaŭ pri akcepto, aŭskulto, kompreno, konsolo kaj senpezigo de ĉiuj, kiuj petas helpon pere de la asocio, en Francio kaj ĉie en la mondo.