Por kiu Invito al Vivo?
La agado de Invito al Vivo estas nek sekreta, nek elitema, nek malfacila: ĝi estas por homoj ĉiaaĝaj, ĉiakulturaj, ĉiaprofesiaj.
Ĝi estas por tiuj, kiuj kredas, por tiuj kiuj ne plu kredas kaj por tiuj, kiuj neniam kredis
Por ĉiuj, kiuj travivas malfacilaĵojn materialajn, ekzistecajn aŭ afekciajn.
Por ĉiuj, kiuj ne plu sukcesas komuniki en mondo, kie ofte ne troviĝas loko por la amo kaj la lumo, kiujn bezonas la animo…
Por ĉiuj, kiuj serĉas spiritan vojon, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj deziras doni pro natura impulso de kompato kaj amo al aliuloj.
