Kiel naskiĝis IVI (Invito al Vivo)
La asocio Invito al Vivo (IVI) naskiĝis en 1983 iniciatita de virino, Yvonne Trubert [Ivon' Trujber']. Tiam Yvonne estis kvindekjara. Patrino de kvar gefiloj kaj jam avino, ŝi daŭre donis sian libertempon al tiuj, kiuj suferis, daŭrigante siajn profesiajn agadojn. Ekde 1976, tiom da homoj petis ŝian helpon, ke ŝi decidas dediĉi sin tute al tiuj, kiuj venis por trovi aŭskulteman orelon, amon kaj konsolon.
En 1982 Yvonne Trubert invitis dudekon da ili fondi preĝgrupon. Tre rapide sekvis dua grupo, poste tria. Ekde 1983, kune, ili fondis ekumenan asocion nomitan Invito al Vivo (franca asocio regita de la leĝo de 1901). Ili malfermis unuan centron en Boulogne apud Parizo. De tiam centroj de Invito al Vivo multobliĝis en Francio, en Eŭropo kaj tra la mondo.
