Ami, esti amata
Ni aŭdacu amon
Ĝi ne mezureblas, ne peseblas. Ĝi estas nekvantigebla. Fakte, oni ne scias tion, kio estas amo. Tial oni ignoras ĝin. Oni lasas ĝin al fakuloj: artistoj, poetoj, idealistoj. Kaj oni preterlasas la esencon de niaj vivoj.
Ni kaŝas niajn emociojn
Ni ĉiuj kapablas ami. Sed por ami aliulojn, ni devas ami nin mem. Kaj por ami sin mem, necesas senti la amon de Dio. Ni ne sentas ĝin, ĉar ni estas viktimoj de niaj pensoj kaj enfermoj.
De generacio al alia, oni malpermesis al ni esprimi niajn proprajn sentojn, ĝojojn, malĝojojn, emociojn; oni malpermesis, ke ni montru nin tiaj, kiaj ni estas. Amo estas spiritostato. Ĝi estas esprimo de nia animo, de nia dia esteco.
Amo povas impeti vin
Rigardu la apostolojn, kiam ili estis apud Kristo, kaj ĉiujn, kiuj sekvis lin: ili ne plu vidis tempon pasi, ili ne vidis alveni noktiĝon, ili ĉeestis, ili restis, ili ne plu volis foriri. Ili estis kaptitaj, ne nur de lia parolo, sed de la amo, kiu fontis el li. Lia parolo, tio estis amo. Amo, kiu fontas el estaĵo, kapablas ŝanĝi vin, impeti vin, doni al vi vivajn fortojn. Dio estas amo, tio signifas ke ĉiu kreaĵo estas farita nur el amo.
Amo ne povas vivi en stato statika. Ĝi estas energio, kiu ne estas parto de materio, ĝi ne estas parto de la mondoj kreskaĵa, minerala aŭ besta. Ĝi estas multe pli granda, ĉar amo kreas. Amo ne estas kreita.
Amo estas nepalpebla, ne eblas malliberigi ĝin… ĝi estas nek aĉetebla, nek vendebla. Kaj ĉiuj metaloj preciozaj senvaloras kompare al ĝi. Konsciiĝu, ke vi tenas la plej grandan juvelon de la mondo kaj lasu ĝin direkti vin, tiel vi ekscios tion, kio vere estas amo."
Yvonne Trubert
Kaj tamen…
Ni tamen konas tian staton tiel apartan, kiam ni amas. Ni konas tiujn momentojn kiuj daŭras nur kelkajn onojn de sekundoj, kiam la mondo ne plu ekzistas, kiam nenio plu apartenas al ni, kiam ni estas tute konektitaj al alia mondo. Kaj poste ni refalas, nia menso kreas nebuleton, oni sentas sin malgranda, surtretita, juĝita, gaŭĝita, maltrankvila, kulpigita. Tiam ni protektas nin niavice per juĝoj, analizoj, elektoj, klasifikadoj. Ni fermas nin. Anstataŭ remeti nin al Dio.
Akceptu ni esti amataj
Oni prezentas Dion kiel personon. Li estas ĉefe lumo, energio je pura stato, amo. Dio estas amo. Amo estas Dio. Per tiu amo, ni alproksimiĝos al sereneco, al interna paco. Por lasi al ĝi lokon en ni, necesas rompi la mensan sistemon, forgesi tion, kion ni posedas, kion ni scias. Ni estu gvidataj de la korleĝo. Ne temas pri volo. El tio rezultus malveraĵoj, hipokritaĵoj, ŝajnoj. Necesas forlasi sin al Li, al Lia amo. Li ne juĝas nin. Li estas en ni. Li amas nin sen limoj. Akceptu ni esti amitaj por niavice ami senlime.
