Ami estas ankaŭ ridi

Dio estas humuro

De malseriozeco, kiu ridigas pri oni mem ĝis ĝojego, kiu ne plu lasas tenilon al timo, humuro estas la nepre necesa kunbatalanto en la vivo.

Humuro signifas transpasi starigitajn skemojn

Homo kreis por si mem maskon de seriozeco. Tio estas nur protektilo por respektigi sin. Tro seriozaj homoj timas, ke oni divenas, surprizmalkovras, kiu ili estas. Ili estas kaptitaj en kadroj. Ni ĉiuj ludas rolojn por provi alfronti la malfacilaĵojn de la vivo.

Jesuo-Kristo, sed ne Jesuo trista

Dio ne estiĝis naiva bildo, li estiĝis homo.

En la malnova testamento estas skribita, ke vino, ebrio, danco, ĝojo estas partoj de la vivo. La Kreinto faris ilin. Kristo, ankaŭ li, dancis kun siaj amikoj. Li trinkis la vinon de la geedziĝfesto en Kanao kaj de multaj aliaj. Kial vi opinius, ke li ne ridis kun siaj amikoj, ke li ne ruĝiĝintus en certaj situacioj, kiam li estis junulo? Ankaŭ li spertis la angorojn, la impresojn de tiu aĝo, la timidecon. Li transpasis ĉion pere de ridoj."

Yvonne Trubert

Eĉ por pruvi nian spiritan evoluon, ni montras rigidon, agmanieron malmildan, inkvizician. Havi humuron estas akcepti, ke ni rolludas, estas scipovi ridi pri la stulteco de nia sinteno, de niaj pensmanieroj, de ni mem. Finfine, ni estas la komikuloj de la historio.

Humuro estas ponto inter la fizika vivo kaj la spirita vivo

Ne eblas disigi la spiritan potencon de la tempa potenco. En tiu kuniĝo, humuro havas vastan lokon. Ne ĉio rozas en tiu vivo, niaj klopodoj plej ofte similas al luktoj kaj al daŭraj baraktoj. Do, kial ne gardi la plezuron de rido, de ĝojo kaj de rideto por jes ja, ripari la breĉojn de niaj vivoj, kiuj venas de malnovaj vundoj apenaŭ fermitaj sur niaj suferoj. La vivo estas multe pli simpla ol tio, kion ni kredas. Humuro estas liberiga. Dio amas ĝojon. Humuro kuntrenas ĝojon kaj ĝojo kuntrenas humuron. Humuro, tio estas la ĉeesto de Kristo en ni, kiu nin ridigas pri niaj malfacilaĵoj, niaj devojiĝoj.

Humuro estas ankaŭ komunikilo

Se amo estas forto, ankaŭ rido esta forto. Kiam oni scipovas ridi, kiam oni malstreĉigas etoson, oni povas pasigi mesaĝojn, sed se oni estas tro serioza, nenio okazos. Humuro ebligas malfermon al la spirito. Ĝi estas fenestro de la animo. Sciindas ekkapti ĝin.

Ĝojego: supera dimensio

Ĝojo apartenas al nia homo dimensio. Ĝojego estas daŭra ĝojo, kiun ne eblas esprimi nur per vortoj. Oni sentas ĝin. Ĝi estas animstato, komunikado kun tiu, kiu kreis nin. Kiam ĝi ĉeestas ni scipovas preterpasi niajn timojn, la timo esti mokinda, esti juĝita de aliuloj, ni abolas ĉiun nean penson. Ĉiutaga festo estas ridi ne pri aliuloj, sed pri la situacioj kiuj ŝajnas al ni komence anakronismaj, anstataŭ atendenui aŭ kulpigi nin. Ĉesu ni esti malgrandaj en niaj spiritoj. Plilarĝigu ni niajn pensojn kaj korojn. Ridu ni kaj pri niaj venkoj kaj pri niaj malvenkoj.