En mondo de sufero kaj milito

Ĉu ni rajtas internan pacon?

Trans simpla individua klopodo, la serĉo pri paco interna ebligas al ni helpi la aliulojn. De kie ĝi venas? De la Patro. Kiel atingi ĝin? Per preĝado.

Animo inter lupoj

Flamero dia, nia animo kapablas vivi nur per amo. Tio estas ĝia nura nutraĵo. Sed ĝi estas lanĉita en mondon de lupoj, kie paco ne regnas. Jam dum infaneta aĝo en familia etoso ĝi konatiĝas kun unuaj kolizioj. Animo konfrontiĝas al ne-amo. Sufero aperas kaj malhelpas ĝian agadon. Manifestado de ne-amo, timo enloĝiĝas, nutrote de angoro kaj streso.

Paco de homoj kaj paco de Kristo

Por bone kompreni la sencon de interna paco, necesas ĉiam iri al Kristo. La paco, kiun li donas al ni, pri kiu li deziras paroli al ni, li instruas ĝin dum jaroj al siaj apostoloj. Paco de homoj estas farita surpapere. Ĝi estas do transdonita per skribaĵoj, per ordoj aplikotaj inter registarestroj, inter militaj respondeculoj. Tiu paco neniam estas daŭra, oni ja ĉiam rompas ĝin, ĉar militoj rekomencas tie, kie oni subskribis pacon.

Kio estas do la diferenco inter tiu paco, pri kiu parolas al ni Kristo kaj la alia? Kial ĝi tiel gravas por homoj? Ĝi tutsimple estas nia interna vivo. Ni estas kiaj bildoj de Dio. Nia animo, flamero dia, estas la perfekta bildo de Dio la Patro, ĉar ni devenas de li, do estas liaj infanoj.

Yvonne Trubert

Plenkreskaj, ĉirkaŭitaj de atakemoj ĉiaj, ne plu kapablaj aŭskulti nian amon, ni respondos niavice atakeme. Tiuj, kiuj ne samopinias kiel ni iĝas niaj malamikoj. La animo malfermiĝas pli kaj pli en nia korpo. Tagon post tago ni informiĝas per amaskomunikiloj pri grandaj suferoj de la mondo, militoj kaj katastrofoj. Ni estas maltrankvilaj. Do ni deziras pacon. Sed ni nun estas malkapablaj trovi ĝin, eĉ ne por ni mem.

Preĝado rekonektiĝas nin al nia animo

Kiu povas redoni al tiu animo malliberigita, enmurita, fragmentita tiun mesaĝon de amo kiun ĝi bezonas por vivi. Tio estas preĝado. Se muziko vibrigas nian timpanon, preĝado vibrigas nian animon. Tia estas la lingvo kun Dio. Kristo venas por peti nin preĝi por la animoj kiujn ni konas, por tiuj de niaj amikoj, por tiuj, kiujn ni amas, sed ĉefe por tiuj de niaj malamikoj, tiuj, kiuj estas kontraŭ ni. Paco interna povas alveni nur se ni realiĝas pri la senlimeco de la amo de Dio por ĉiu inter ni. Preĝado estas malfermo de la animo, ĝi estas amo pureca.

Ami sen suferi por la aliulo

Interna paco reaperas denove kiam nia animo refariĝis tia, kia ĝi estis. Tiam ĝin ne plu tuŝas la agadoj de la aliuloj, nek pigreco, nek agresemo, nek hipokriteco. Ĝi estas, ĉeestas en ni, serena: ni donis al ĝi la nutraĵojn kiujn ĝi bezonas. Ĝi ne estas netuŝita de la suferoj de aliuloj. Oni povas plori antaŭ ilia angorego. Sed la animo estas nur emociita. Ĝi fluigas tiujn perlojn kiuj estas niaj larmoj, kio signifas: "Jen, vi komunikiĝas kun la aliuloj." Tiu komunikado estas aliro al la animo de aliulo, kiu suferas, sen niaflanka sufero por li.

Paco samvaloras donon

Centoj da mortintoj, familioj funebrantaj, ĉie interbatadoj, ĉiuj ĉi suferoj ekzistas. Kiel resti indiferente? Por resti pacaj fronte al ili, ni devas esti en stato de amo tia, ke ni povas ĉiam doni amon. Paco samvaloras donon. Tiom longe, ke ni estas en pacstato, ni povas doni. Dono estas divido. Divido estas preĝado, aŭskulti la aliulon, konsoli, ĉiam ĉeesti tiam, kiam li bezonas nin. Paco estas akcepto humileca de ĉio, kio estas sendita al ni por konstrui nin, por ke ni amu ĉiel ĉiujn aliajn tiel serene, kiel Kristo petis nin.