Mono, bezonoj

Kial ni laboras?

Ni pasigas niajn tagojn plejparte per laboro. Por provizi niajn bezonojn. Jes, sed kiujn?

Sklavoj de niaj bezonoj

Ni vivas en dependa sistemo rialte al la materio. Moderneco estigas pli kaj pli da bezonoj, kiuj ligas nin al multego da aparatoj, da sistemoj kiuj, laŭ nia opinio, faciligas al ni la vivon. Dum nia tuta vivo ni klopodas por akiri ilin, kaj poste grandega parto de nia energio necesos por ilin pagi, ordigi, prizorgi kaj konservi.

Ĉio ĉi postulas rimedojn, kiujn multaj inter ni taksas nesufiĉaj. Tio okazigas daŭran malekvilibron en la homa socio. Ankaŭ la longtempa senlaboreco, kiu provokas kelkfoje depresion kaj poste ekskludon.

Ĉu mankas salo al via laboro?

Kiam ni laboras por prilabori nian vivon, ni evidente laboras por salajro, por la "salo" de nia vivo aŭ por doni guston al nia vivo. Kaj do, sen tiu vivogusto ne eblas ĝuste labori. Kial laboro nobligas homon? Ĉar ĝi redonas al li dignon. Kaj per la "salajro" ni povas ĝui la plej etajn ĝojojn en la vivo. Pri tia salo parolas Kristo. Li diras: "Se salo perdos sian parfumon, se salo perdos salon, kia nutraĵo postrestos?" Li volas diri al ni tion: ne temas nur pri fizika nutraĵo, sed ankaŭ pri spirita nutraĵo. La vera salo de nia nutraĵo spirita estas sindonemo. Tio signifas iri al la fonto kaj konstrui nian vivon sur la ricevitan fonton, por disdoni ĝin poste al aliuloj.

Yvonne Trubert

Obsedita de laboro

Por iuj, la labormondo fariĝis ŝatokupo, io laŭmoda. Ĝi estas la centro de nia hodiaŭa vivo. Senĉese oni parolas pri ĝi. Tamen laboro ne plu nobligas iujn ajn, kiam ĝi fariĝas motivo por timo, malamo, ĵaluzo, kiam ĝi fariĝas preteksto por adori la dion "mono". En entreprenoj oni batalas por konservi sian postenon aŭ por plibonigi ĝin, eĉ se necesas por tio malutili al tiu, kiu troviĝas je la alia fino de la ĉeno aŭ en la apuda ĉambro. Ni ne plu vidas tion, kio plej gravas en la vivo. Ni ne plu scias, kie estas la homa digno.

Ŝpari tempon

Ni devas pripensi pri la tempo, kiun ni dediĉas al nia laboro, kompare kun la salajro ricevota. Ĉu valoras tiom peni kaj klopodi dum horoj por la mallonga vivo kiun ni havos? Ĉu ne estus pli bone havi pli da tempo por repensi la socian vivon, la familian vivon? Ĉu la energio uzita por bono de aliuloj ne estas pli bone uzita ol tiu por ricevi salajron iom pli altan? Multe estas reekzaminenda, sed unue en ni mem. Ĉiu homo povas starigi la verajn demandojn: kio estas la senco de mia vivo? Kiel rolas Dio en mia vivo, kiam mi laboras? Kio min plenigas per ĝojo: la laboro, la salajro, kiun mi ricevas kontraŭ tiu laboro, aŭ la vivo de mia familio, aŭ tio, kion mi faras por aliuloj?

Ĝojo de disdivido

Kaj se ni ŝanĝos nian spiritstaton… Laboro estas nobla afero, kiam ni spertas ĝin kiel rimedo por provizi niajn bazajn bezonojn; kaj ankaŭ kiel rimedo por interŝanĝi kun aliuloj. Tiam ni povos plenumi tion, kion Dio petas de ni. En ĝojo dividi.