Kial preĝi?
Reciti preĝojn, ripeti vortojn, frazojn ŝajnas ege mekanika. Tamen, elkore farita preĝado estas ŝlosilo, kiu malfermos al ni la komunikon kun Dio, por ĉies bono.
Amagado
Preĝante, kion faras ni? Ni parolas kun nia Patro. Sen peranto. La preĝo, tio estas lingvo rekte kun Dio. Ekde tiam Li aŭskultas. Ne temas pri preĝo por preĝo, preĝo pro timo aŭ por montri, ke oni preĝas. Kristo petis de ni preĝi pro amo. Amo senkondiĉa. El la koro venanta preĝo tute malsamas. Tiam preĝo forflugas kaj en la sama sekundo refalas kiel am-pluvo sur tiuj al kiuj oni sendis ĝin.
Harmonigo estas preĝo plilongigita per la mano
Estas samtempe am-mesaĝo adresita al la animo kaj gesto kiu, mildege kaj kun senfina respekto tuŝas la korpon por kvietigi streson, streĉojn. Sekvas por tiu, kiu ĝin ricevas, sento de malstreĉiĝo, de paco, de ena harmonio, kiu ebligas al li konsideron pli serenan kaj liberan pri sia vivo.
Harmoniigo, kiu ne anstataŭas aliajn terapiojn, estas proponita al ĉiu, kiu deziras tion en la centroj de Invito al Vivo.
Por niaj amikoj kaj malamikoj
Preĝado estas esenca por la pluekzistado de la homo. Ne temas pri babilado. Preĝado estas ago, energio dissendata por la bono de ĉiuj. Ĝi esprimiĝas vigle, kiel ĉiu afero, kiu plaĉas al ni, kaj ĝoje konsciante esti ido de Dio. Niaj preĝoj gravas por niaj familioj, niaj amikoj, por helpi al tiuj, kiuj suferas en malsanulejoj, en malliberejoj, por tiuj, kiuj sentas sin solaj, forlasitaj, forgesitaj, sed ankaŭ por niaj malamikoj. Liberigante ilin de la ĉenoj, kiuj ligas ilin,ankaŭ ni liberiĝas.
Fidi
Preĝado estas unu el la ŝlosiloj kiu kondukas nin al alia dimensio. Por ne fermi nian pordon, por ne malpligrandigi nian universon, necesas forgesi dubojn, forlasi dumtempe nian raciismon. Ni preĝas, Dio faras la ceteron. Ni elsendas kaj la animo tradukas. Preĝante, ni ne parolas al juĝisto, sed al Patro, kiu amas nin kaj petas ree de ni nur fidon al li. Kiam homaro estos kompreninta tiun idecon senkondiĉan, ĝi ŝanĝiĝos entute.
Neniam plu sola

Ofte ni serĉas Dion tre fore, je miloj da kilometroj. Vidu la hebreojn: ili trairis la Ruĝan Maron por iri ĝis la monto Sion. Poste ili iris al Jerusalemo, kies nomo signifas "civito de la animo", kie Dio troviĝas permanente. Sed Jesuo venis kaj rompis tiun skemon. Li volis diri al ni, ke Dio troviĝas nek sur la pinto de montoj, nek en Jerusalemo. La civito de la animo troviĝas ene de ni mem. Vi devos serĉi ĝin, ĉerpi el la fonto, iĝi klarvidanta kaj aŭdanta. Tiel Kristo kondukis homaron al tiu senpera komunikeblo kun Dio. Ĉu vi scias kiom granda estas tia privilegio? Sen peranto, vi estas unu kun Dio. Tion Kristo instruis: "Mi estas en mia Patro kaj mia Patro estas en mi. Mi estas en vi kaj vi estas en mi, ni estas ununura". Konsciante pri tio, eblus jam senti sin malpli sola.
Yvonne Trubert
