Malliberejoj videblaj kaj nevideblaj
Ĉu ni ĉiuj estas malliberuloj?
La karcera medio elvokas teruran bildon pri mallibereco. Tamen, la murojn la plej fortikajn ni mem konstruis en ni mem, nekonscie. Sed amo povas rompi ilin.
Ĉu la malliberuloj iam estis liberaj?
Perforto estas en la koro de la homo, ĉar li sentas sin malakceptita, malbone amata, nekomprenita. Kaj li venĝos al socio. Ĉio komenciĝis per juĝo, per penso. Oni malakceptas tiun, kiu ne komprenas, kiun oni ne amas, kiun oni suspektas, pri kiu oni dubas. Oni sisteme alpremos lin fari la plej gravajn stultaĵojn.
Amo por malfermi la malliberejojn
Komence necesas kompreni tion: se Kristo venis, tio estas por instrui al ni vivlecionon. Ne estus malliberejoj, se homo vivus en amo. La malliberejo estas spegulaĵo de la socio, ĉar tiu, kiu faras la malliberejon, estas la socio. Ĝi devas protekti sin kontraŭ si mem. La socio estas ni, vi ĉiuj. Do, ĝi starigis leĝojn, regulojn por protekti sin kontraŭ murdoj, ŝteloj, perfortoj. (…) Pro homaj leĝoj estiĝis malliberejoj por enkarcerigi tiujn, kiuj ne obeas tiujn leĝojn.
Kristo diras al ni: "Kiam mi estis en malliberejo, vi vizitis min; kiam mi malsanis, vi venis vidi min; kiam mi malsatis, vi alportis manĝaĵojn al mi; kiam mi soifis, vi trinkigis min." Ju pli longe ni vivos sub leĝoj, des pli longe ekzistos malliberejoj. Sed por aboli leĝojn, necesas, ke ni vivu ame.
Yvonne Trubert
Per niaj pensmanieroj, per la maljusteco de niaj kondutoj, ni kreis deliktecon. Estaĵoj junaj, aŭ malpli junaj, sekvos siajn impulsojn, ĝis iu fatala ago. Oni forprenos iliajn liberecojn. Jes ja, malliberejoj nesesas. Sed, se ili estintus vere liberaj antaŭ ol agi tiel, ĉu ili elektintus la ribelflankon? Ĉu tiu, kiu troviĝos antaŭ juĝistaro vere komprenos tion, kion li faris? Oni povas pridubi tion. Malliberigo, ia ajn, ne solvos la problemon, ne sufiĉe lumigos la mankon kreitan ene de homo. Laŭ li, li plu estos viktimo kaj suferis maljustecon.
Interna malliberejo
Kristo diris: "Mi venis liberigi vin." Pri kiu liberigo parolis li? Ĉu pri hebreoj kontraŭ romianoj? Ĉu pri ebla malamiko? Ne. Nia propra malamiko estas en ni. Ni fermiĝas en ni mem. Ni estas juĝitaj. Ni juĝas. Ni uzas la samajn armilojn kiuj vundis nin: mensogo, pigreco, hipokriteco. Ni fuĝas. En ĉiuj homaj socioj, ĉiam la aliulo malpravas. Neniam estas ni. Malliberejon preparas ni, brikon post briko, kaj ni mem metas barilojn al niaj fenestroj.
Amo liberiga
Interna malliberejo povas cedi nur per amo de aliuloj. Tiuj, kiuj estas plej grave malliberuloj en si mem, atendas nur unu aferon: ke oni amu ilin mem tiaj, kiaj ili estas. Kaj ne tiaj, kiaj oni ŝatus, ke ili estu. La fermo estas nur fermo kontraŭ amo. Homo timas ami, ĉar tio memorigas al li patrinan amon kiu kelkfoje tute kastris, sklerigis lin aŭ patran amon mankintan, sed de patro rigora, perfortema. Li rifuzas amon, ĉar li sentas sin mistifikita. Pri amo oni mensogis al li. Ĉu ni konscias, ke la kvalito de nia amo povos igi lin ŝanĝiĝi? Respondecaj, sed ne kulpaj Respondeca signifas responda antaŭ Dio pri niaj agoj kaj niaj pensoj. Se ni estas honestaj kun ni mem, ni estos tiaj kun aliuloj. Necesas havi la honestecon malfermi sian koron. Aŭskulti siajn juĝistojn por meti ĉion en ĝian lokon. Se ni atingas tiun spiritostaton, ni povos kompreni ĉion pri aliuloj, Ni devas purigi niajn pensmanierojn por neniam doni kulponocion al iu. Tiel li povos provi iĝi nek kulpulo nek viktimo.

