Kiam firmeco rimas kun amo

Helpi niajn gefilojn kontraŭ narkotaĵoj

Timo paralizas gepatrojn, kiuj rifuzas rigardi la veron vidalvide. Por elturniĝi, tamen niaj gefiloj bezonas ĉiun nian forton. Ĉio komencas do per konsciiĝo pri nia propra rolo.

Akcepti la veron

Junuloj kiuj uzas narkotaĵojn ne konscias, ke ili detruas sin. Multaj gepatroj, pro orgojlo, volas ignori la danĝeron. Ĉar akceptinte vidi ĝin, ili akceptus ankaŭ siajn nekapablecojn kaj siajn mankojn. Ili scias de kie venas la sufero de la junulo. Ili sentas sin kulpaj. Ili preferas fermi la okulojn ol paroli.

Fido antidoto de la timo

Por ludi nian rolon ĉe malsanuloj, kiel estas droguloj, ni devas konscii pri la forto kiu estas en ni.

Timo sentigas nin malfortaj, vundeblaj, senpovaj, nekapablaj… Timo naskas timon. Se ni timas, ni transdonos tiun timon al niaj gefiloj. Tio estas tre klara. Ni devas lerni ne plu uzi la vorton "timo" en nia ĉiutaga vortotrezoro. Ni devas havi indan sintenon kaj scii, ke la homa korpo ne estas io ajn, sed ke ĝi enhavas internan forton, kiu havas estran rolon super ĉio… super ĉiaj niaj vivvaloroj, ĉiaj niaj agoj kaj decidoj, socie kaj familie… Ni devas lerni ne plu timi, en ĉiaj cirkonstancoj de la vivo, kaj konscii pri kio estas fido. Fido estas konscio, ke Dio vivas en vi. Se ni scias ke Li estas en ni, ne plu estas kialo por timi io ajn."

Yvonne Trubert

Luj scias, ke iliaj gefiloj komencis dekdujaraj. Ili lasas fari: "Ne gravas, estas kvazaŭ cigaredo! Ili ĉesos ĝustatempe." Oni atendas, ke io ŝanĝos, sed oni jam estas en la kaptilo.

Honesteco pri ni mem

La resaniĝo de junulo dependas de la honesteco de la gepatroj. Kiam ni estas honesta kun ni mem, ni konas niajn proprajn faŭltojn kaj mankojn. Tiel eblas pli facile kompreni, kial la junulo falis. Se ni ne povas vidi niajn erarojn, ni ne rajtas diri, ke ni vidas liajn kaj helpos lin rensaniĝi. La junulo sentas ĉion. Ni devas konsciiĝi, ke ĉiu el niaj pensoj, ĉiu el niaj gestoj havas grandegan gravecon por la aliulo. Ĉefe por la gefiloj. Faru ni al ni certajn demandojn. Kio motivigis nin havi gefilojn? Kion reprezentas la hejmo? Ni devas kompreni niajn respondecojn pri gefiloj, pri la familio, pri ni mem.

La kuraĝo paroli unu al la alia

La ĉirkaŭo povas helpi, se ĝi konas la devenon de la malbonoj. Necesas havi la kuraĝon paroli kaj vidi la junulon vid' al vide. Sin demandi pri tio, kio okazas. Eblas paroli dum horo aŭ du, forveturi dum kelkaj tagoj, se necesas. Gravegas, ke la junulo sin esprimu kaj kraĉu ĉion, kion li devas diri. Li eble havas alian manieron vidi la vivon ol ni. Oni jam vidis junulojn toksiĝi ĉar la gepatroj volis, ke ili faru tion aŭ tion ĉi.

Komence: konfidomanko

La junulo suferas ĝenerale pro memfidomanko. Li bezonas esti amata por li mem. Narkotuloj ofte estas junuloj samtipaj: sentemega, tre emociiĝema, introverta kaj ege malfirmaj. Nekapable travivi tion, kion li devas travivi, li fuĝas de siaj propraj malfortoj, siaj propraj limoj, siaj propraj fortoj. Tre maloftaj estas homoj, kiuj instinkte fidas sin mem. Sed ekde infanaĝo, la edukado, kiun ni donis al li, kontraŭstaras sian propran volon. Oni diras al li: "Vi ne estas sufiĉe granda, ne sufiĉe inteligenta, vi ne sukcesos, vi malbone tenas vin, vi manĝas malbone". Tiel oni kaŭzos ĉe la infano multegajn negadojn de lia kunduko. Dek- aŭ dekdujara la infano volos montri ke li kapablas fari ion, sed ne trovante aliajn manierojn, li eniras sistemon por memdetrui sin.

Relerni esti veraj gepatroj

Amo estas ne nur doni hejmon, manĝon kaj veston al infano. Plena amo estas ĉiumomenta firmeco. La toksulo mezuras ĉiumomente la malforton de aliuloj por ke ili mallevu la brakojn. Kun mirinda inteligenteco li traserĉas ilin por trovi iliajn mankojn. Firmeco estas ĉiama deziro de la bono por la aliulo. Se li daŭre alproksimiĝas la morton, oni faros tiel, ke li ne plu povu alproksimigi ĝin. Tiel gepatroj decidas malliberiĝi kun ilia infano dum ok tagoj por ke li ne plu tuŝu la toksaĵojn. Se ili kapablas sperti tion, kion spertas la infano, ili komprenos. Tio estas nur ekzemplo, ĉiu kazo malsamas, ĉiu identeco estas ununura. Sed ekzistas tamen komunaj punktoj: kiam infano sentis forton, li estas revigligita. Li nutras sin per la forto… kiu nutras sin mem per la fido.

Tiu artikolo temas pri la pozitiva sinteno de la gepatroj. Krom tio la helpo de la medicino povas esti nemalhavebla por akompani klinike la toksaĵproblemon.