Paro
Ĉu ni scias ami nian partneron?
Viro, virino. La paro tuj venigas demandon pri amo. Sed post la grandaj deklaroj ĉe la komenco, la vivo de la paro disvolviĝas ĉiutage. Kaj amo estas vivebla nur en la estanteco.
Kompreni, sin kompreni reciproke
Kiam oni geedziĝas, eĉ se ni havas certan saĝon, ni tute ne scias pri kio ni jesas. La ĉefa malfacilaĵo de la paro kuŝas en la fakto, ke oni tute ne scias kia estas la partnero, ĉar oni ignoras kia oni mem estas.
La viro estas la proksimulo de la virino (kaj reciproke)
La farizeoj volis enkapti Kriston. Ili ofte demandis lin, kiuj estas la leĝoj de Moseo kaj do de la malnova testamento. Kristo ĉiam provis klarigi kaj respondi laŭ sia maniero, sufiĉe kruda, irante rekte al la temo, sciante bonege kiaj ili estis. Li diris: "Amu vian Dion per via tuta korpo, per via tuta animo kaj per ĉiuj viaj fortoj". Kaj ankaŭ: "Amu vian patron kaj vian patrinon", ktp. Ni konas la leĝojn. Kaj tiam li diris: "sed mi donas alian al vi: amu vin unuj la aliaj kiel mi amis vin, kaj amu vian proksimulon kiel vin mem". Do, Kristo donis nur du fundamentajn leĝojn. De 2000 jaroj oni neniam kapablis plenumi ilin. Amu vian proksimulon kiel vin mem! Tio estas komenco de paro! Ami sian proksimulon signifas: se ni ne scias, kiu ni estas, kiu estas la fundamenta valoro de la homo, t.e. kio troviĝas en ni, ni ne povas, krom tute hipokrite, diri ke ni amas la aliulon, la aliulo estante nur Di-ujo, samkiel ni."
Yvonne Trubert
Do, evidentiĝas, ke dum la geedzeco, oni trovos malfacilaĵojn, ne nur neantaŭvideblajn, sed plie tiajn, ke ili superos nin. La paro konsistas el du estaĵoj, kiuj devas kompreni unu la alian. Tra tia interkompreniĝo ekas malfacila laboro: la kono de si mem tra la partnero. Ni vidas nin tra la partnero.
Ami, scii sin amata
Amo eblas nur, se ni mem vivas en amo. Ni atendu esti amata nur, se ni kapablas ami. Necesas kompreni ĉion, kion Dio metis en la homon. Kiam Li kreis nin, la unua impulso, kiun Li donis, estis tiu amo, kiu Li mem estas. Tiu amo estas nepalpebla por ni. Ni povas konservi ĝin nur, se ni mem malfermas nin, por ke ni estu amata de Dio. La unua konsciiĝo estos scii, ke la Kreinto amas nin, por ke ankaŭ ni povu ami niavice.
Amo konjugacias je nuno
En paro, amo estas neniam definitiva. Ĝi estas ĉiumomente refarata en niaj vivoj. Ĝi estas vibrado, kiu valoras nur dum la momento vivata. Sed tamen ne estas pro grandaj aferoj, ke la paro ne disiĝas. Ne necese dum grandaj ĉagrenoj, grandaj elprovoj aŭ grandaj ĝojoj fortiĝas la paro. Estas per miloj da malgravaj aferoj ĉiutagaj, etaj atentemoj, gestetoj, etaj kisetoj, en respekto, konsistanta el tuta sinmetado sur la lokon de la partnero por kompreni tion, kion li aŭ ŝi amas. La unua nocio de feliĉo estas feliĉigi la aliulojn.
Sufero pro disiĝoj
Se ni spertis renkontiĝojn, kiuj ne estis idealaj, ili tamen ofertis al ni la eblon kompreni ian doloron dum la disiĝo. La Sinjoro neniam kreis suferadon: ĝi estas ĉiam kreita de ni mem. Sed ĉar ĝi ekzistas, ni sciu, se eblas diri tiel, bone uzi ĝin. Ni akceptu ĝin kiel io, kio trairas nin por transdoni al ni alian dimension, t.e. pezo de travivaĵo kiu riĉigos nin kaj kiun ni ne plu emos rekrei estonte."
Yvonne Trubert
Pli da malfacilaĵoj, pli da amo
Se ekzistas malfacilaĵoj en la paro, tio signifas, ke restas ankoraŭ klopodoj plenumotaj. Tio montras, ke ni ankoraŭ ne sufiĉe iris ĝis nia propra fundo, oni ankoraŭ ne vidis tion, kio nin ĝenis, ĉar tio, kio nin ĝenas, ĝenas la partneron por evolui. Eble ni ne tute pardonis al la partnero, alimaniere, la paro estus jam multe pli evoluinta. Necesas kompreni ke tiom longe, kiom la homo ne liberiĝis de siaj praaj ĉenoj, de siaj angoroj, de siaj stresoj, li ne povos ami komplete. Se ne estus klopodoj kaj bataloj, ne estus ĝojo.
Fideleco, kial?
Fideleco tute ne estas tio, kion oni kredas. Al ni ĝi instruos, nin strukturi laŭ la valoroj de la partnero, ne revi, ne krei en nia imago leĝojn, kiuj dirus, ke aliaj partneroj estus pli bonaj ol tiu, kiun ni elektis. Fideleco ne estas tiom ne trompi la edzinon aŭ la edzon. Kio gravas, tio estas la disiĝo de la dia procezo. Tiam oni sentas sin disigita. Ni falas en memdetruon, ĉar alvenos kulposento, kiu kreos angorojn, timojn, atakemojn. En vivo de paro nenio restu en la ombro. Ni amu nin same antaŭ Dio kiel antaŭ la homoj. Kun konscio pli fajna. Foje sufiĉis nur unu sekundo, nur unu rigardo por scii, ke nia destino estos kuna. Estas nia devo, iri ĝis la fino de tiu eksterordinara sperto, kiu estas la paro. Ĝi kondukos al la realigo kaj ankaŭ al la revelacio de kio estas ĉiu kaj kion ĉiu faru kun la partnero.
