La mesaĝo de IVI
Kiu estas la mesaĝo de Invito al Vivo? Ĝi estas tiu de Jesuo Kristo. Ĝi estas mesaĝo de amo, de paco, de vivo. Ĝi estas vera invito al vivo en sia pleneco, en harmonio kun si mem kaj la aliaj. Tamen tia mesaĝo ne estas nur por kristanoj. Ĝi estas por ĉiuj, kredantoj aŭ ne, de kiu ajn konfesio. Ne necesas spirita pasporto por vivigi tiun talenton, kiu ekzistas en ĉiu el ni: amo. Jen la tutaj lernado kaj aventuro, kiujn oni spertos en la grupoj, helpe de preĝado.
Malkovri preĝadon
Ĉiu en tiu ĉi mondo vivas sub sia vera potencialo, se li ne ligas sin al Dio.
La plej fidinda ligo, kiun oni povas starigi ĉiutage, ĉie ajn, estas preĝado. Preĝado estas privilegio komuniki kun Dio sen peranto, ĉion konfidi al tiu Patro, kiu amas senkondiĉe. Sed ĝi devas esti konkreta sperto, tuj sentebla en onia plej profundo. Kaj tion oni malkovras ĉe Invito al Vivo.
Lerni novan rigardon
La unua paŝo estas lerni ami sin mem kaj pardoni.
Tia profunda repaciĝo estas la ŝlosilo por gustumi vivĝojon. Ĝi estas liberiĝo, kiu ebligas vidi la aliulon ne kiel eventualan atakonton, sed kiel iun, kiu serĉas helpon. Same kiel ni, ŝi aŭ li bezonas amon kaj aŭskulton. Tia nova rigardo povas doni novan sencon al nia ekzisto. « Feliĉo estas malfermo de la koro al aliuloj », diras Yvonne Trubert.
Forlasi siajn timojn
Multaj el niaj doloroj alvenas, kiam oni provas protekti sin kontraŭ la cetero de la mondo.
Oni opinias fari al si bonon, sed fakte oni retiriĝas de la movo de vivo. Enkonkiĝante en propra komforto, la animo ŝrumpadas, malricevante la vivigantan amon. Forlasi siajn timojn, tio signifas iri antaŭen, iri al aliuloj konfide.
