Atesto > bulimio

Retrovi guston de feliĉo

Sophie [Sofi'] spertis kaj venkis la dolorigan trudemon de bulimikrizoj sekvitaj de anoreksikrizoj. Rakonto pri vojo al memrespekto…

Mia rakonto ekas en bretona familio tre tradicia, kie ne decis montri tenerecon aŭ ian alian intiman senton. Ĉe la unuaj amindumadoj, mia puritana eduko tute ne preparintis min al emerĝo de sekso pri kio mi havis tre negativan bildon. Mi opiniis karnon malpura, kaj eble pro tio mi fabrikis multe da ĝi: por lerni ami ĝin pli bone!

Granda ŝtopilo sur miaj angoroj

Mia bulimio komenciĝis, kiam mi eniris en la dekan klason de katolika gea lernejo. Mi travivis malfacilegan jaron. Oni konsideris min agitisto, kiu malbone influis la aliulojn. Miaj rezultoj estis ne sufiĉaj kaj mi refaris la saman lernejan klasjaron. Tiam ĉio degeneris. Mi ekfumis kiel lokomotivo kaj manĝis tute anarkie, pendolante inter anoreksiaj kaj bulimiaj krizoj laŭ miaj eŭforioj aŭ malfacilaĵoj sentimentalaj. Deknaŭjara mi forlasis la familian hejmon por vivi kun Jacques [Ĵak']. Mia bulimio vere establliĝis kun li: ni amis unu la alian, sed ne sukcesis komuniki. Mi opinias, ke ni ne estis destinitaj unu por la alia, tutsimple! Plenigante min per manĝaĵoj, mi metis grandan ŝtopilon sur miajn angorojn.

Pasioj neniigaj

Post sesjara vivo kun Jacques, mi estis en anoreksia fazo, apartigante el salatoj rizerojn, supozitaj dikigi min. Mi denove trapasis bulimion, kiam mi disiĝis de li. Mi manĝis de mateno ĝis vespero: makdo-ojn, kiujn mi malŝategas, frititajn terpomojn, glaciaĵojn, mi drinkis multe... Mi vomigis min por rekomenci kaj, jes ja, mi manĝis plej ofte kaŝe. Neniu sciis pri mia problemo. Oni malestimas sin kaj ju pli oni malestimas sin, des pli oni manĝas... Mi memoras, ke mi pasigis tutajn semajnfinojn hejme, manĝante, dormante kaj spektante televidon. Poste la doloro de disiĝo kvietiĝis kaj mi forflugis al Honkongo por kuniĝi kun amato, kun kiu mi vivis pasion kaosan kaj neniigan ... kaj mi manĝaĉegis. Post du jaroj travivitaj laŭ disiĝoj kaj disŝiroj, mi, unuafoje en mia vivo, ekdiris "ne": mi elektas ne tian vivon.

Mia korpo, sankta ujo

Tiam, trafante Inviton al Vivo, mi retrovis preĝemon, kiun mi perdis kiam mi estis deksesjara. Danke al preĝado, la angoroj, kiuj trudis al mi manĝaĉadon, multe mildiĝis. Iom poste mi renkontiĝis kun Antoine [Ontŭan'], mia estonta edzo. Mi jam sufiĉe ŝanĝiĝis por timi nek la rigardon, per kiu li rigardos min, nek lian tenerecon. Mi memoras la unuan vesperon, kiun ni travivis kune: tutan horon mi provis vesti min kaj fine surmetis iajn ajn aferojn ... Mi diris al mi mem: "Ne gravas! Se li vere estas la viro, kiu faros bonon al vi, tiam ne necesos vin kaŝi!" Mi pensas, ke mi mallevis la brakojn kaj metis genuon teren.

Mi ankaŭ lernis ne plu senti min kulpa: ju pli oni kulpiĝas, des pli oni manĝas.

Mi ne plu eltenis tian sklavecon, tiajn frenezaĵojn, kiuj pelis min malsupreniri al la strato kaj aĉeti manĝaĵojn ĉiajn kaj iajn ajn … Iam, mi decidis akcepti mian korpon. La preĝoj savis min, bildigante ĝin kiel templon de Dio, sankta ujo same kiel estas preĝejo, kiun necesas prizorgi, por ke la animo estu bela, kaj ne fari el ĝi rubujon. Mi ankoraŭ manĝis multon, sed ne plu havis kompulsian krizon. Mi eklernis ankaŭ ne plu senti min kulpa: ju pli oni kulpiĝas, des pli oni manĝas.

Mia dieto: dividi manĝaĵojn ame

Antaŭ ol atingi tian saĝon, mi elprovis ĉiajn dietojn. La plej ekvilibra estis Weight Watchers, kiun mi observis dum pli ol jaro, sendevojiĝi, eĉ ne unufoje. Dum tiu jaro mi estis helpita kaj poste "forlasita en la ĝangalon" por iĝi memstara. La lastan tagon, kiam ni adiaŭis, konvinkite, ke nun ni estas "granda", mi forglutis tri kamembertojn, du stangopanojn, ktp. Mi vidis min fuŝi unujarajn klopodojn sen ia ajn kapablo por reagi. Poste mi komprenis, ke temis ne pri unujaraj klopodoj, sed voloj. Ne la volo konstruas, sed la rezigno al Dio. Vero ne troviĝas en altrudado, sed en serĉo de libero kaj ekvilibro. Dum jaroj mi malpermesis al mi dividi manĝojn por ne tro manĝi! Dieto ekskluzivas onin de aliuj kaj malhelpas profiton de tia alkemio, kio estas manĝo dividita ame. Mi diris al mi mem: neniam plu. Kalorikalkulado estas grandega kaptilo: mi sciis la valoron kalorian de ĉiaj manĝaĵoj, kiujn mi forglutis. Mi transpasis la limon de du miloj, tri miloj ... Nutraĵo estas ne kvanteca, sed kvaliteca. Necesas honori tion, kion oni manĝas, kaj ne kalkuli ĝin.

Plena je la pleneco de la vivo

Mi trovis mian ĝustan pezon post miaj naskoj, kiuj definitive stabiligis min. Per la gravedoj mi sentis min "plena", je la pleneco de la vivo. La nutraĵo certe ĉiam rilatis al mia dezirego patriniĝi: dudekjara mi opiniis min malfekunda pro tuberkulozo seksa. Sed hodiaŭ Dio donis al mi tri filinetojn, kaj per ili establiĝis vera harmonio en mi. Nun mi sentas min tute libera vidalvide de nutraĵoj, sed mi daŭre estas frandema. Neniam plu mi bulimiiĝos, tiam longe kiam daŭros tia gusto de feliĉo... Foje mi manĝas tutan tabuleton de ĉokolado, sed sen kulpiĝi! Mia edzo estas sviso; lia frato foje alvenas ĉe ni, donacante kilogramon da ĉokolado! Antaŭe, kiam oni donacis nutraĵojn al mi, mi ĉion forĵetis rubujen, ĉar mi estis terurigita. Fakte, estas bone ami ĉiajn donacojn, kiujn oni ricevas... Kaj foje en la vivo, oni ja bezonas dolĉaĵojn, alifoje salitaĵojn. Necesas obei tiajn bezonojn internajn diktitajn de nia korpo.

Mi ankoraŭ ne sukcesas manĝi malrapide, gustumante: ne facilas kun la infanoj! Sed mi scias, ke la solvo ne estas sidiĝi ĉe la tablo kaj diri: "Nun mi manĝos malrapide." Mi formetas tiun problemon en angulon de mia kapo kaj konfidas ĝin al la anĝeloj kaj al la Sinjoro. Kiam la pesilo indikas unu aŭ du troajn kilogramojn, ĉar mi manĝis tro da ekstraĵoj, ankaŭ tion mi konfidas. Mi kredas, ke kune kun "delaso", tenereco por si mem estas la plej bona pesilo.