Atesto > Depresio
Akcepti ami la vivon antaŭ ol kompreni ĝin
Tre sentema, idealoplena kaj avida trovi klarigojn pri la funkciado de la mondo, Victor [Viktor'] travivis gravajn depresiojn antaŭ ol trovi en si mem la sekreton por sia ekvilibro kaj ĝui internan pacon: ne necesas agadoj heroaj aŭ spektindaj por vivi feliĉe, sufiĉas nutri sin de amo ĉiumomente.
Solfilo de familio el la franca regiono Berry [Beri'], mia infaneco disvolviĝis ŝajne trankvile, ĉe patrino, kiu ne senigis min de amo, sed plivole premis kaj kovis min per superfluo de amo. Tro sentema kaj avida pri absoluteco, mi suferis de ekceso de idealismo ĉiumomente kontraŭdirita de la realo, pli kaj pli delokigita rilate al mia interna mondo. Je la fino de miaj superaj studoj mi estis teren faligita de nerva depresio, sed portempe kuracita de terapio kaj kuraciloj. Mi eklaboris denove, sed sub ŝajna socia sukceso, la fendo daŭre ĉeestis. Tia miskonkordo netolerebla inter idealo kaj realo, provokis duan depresion, kiam mi estis tridekjara. Post tiu nova ŝoko, mi ne plu povis abstini min de trankviligiloj. Mi prenis ilin senĉese, metis ilin en la poŝojn de mia jako, mian aŭton, miajn mantelojn, miajn skribotablajn tirkestojn… tro timigita de mankeblecoj. Mi estis en situacio de dependeco kompleta.
Mia bezono pri absoluteco ŝanĝiĝis
Zorgis pri mi kuracisto, kiu atente aŭskultis min kaj helpis min malpligrandigi la dozon de kvietigiloj. Sed restis en mi profunda malfeliĉo, kiu diseriĝis laŭ la jaroj, ekde mia aliĝo al IVI en februaro 1984. Mi ĉiam serĉis arde kaj sensukcese klarigon pri la vivo, pri la mondo… Mi trovis ĝin tra la paroloj de Yvonne Trubert [Ivon' Trujber'], fondintino de Invito al Vivo. Ŝia mesaĝo klarigis la ombrojn kaŝitajn en la plej profundo de mia estaĵo. Mi sentis la evidenton de la ĉeesto de Dio, la kontinuecon de homa amo al dia amo, kiu povas esprimiĝi ĉiumomente tra la etaj momentoj ĉiutagaj. Mia bezono de absoluteco estante plenumita, tia rekonstruo helpis min resaniĝi. Mi estis gvidita al frakaso de mia idealismo, sed konservante la gvidosignojn de idealo. Malbona idealo estas idealismo, kiu malestimas la ĉiutagaĵon, la socion. Pro malestimo, oni foriras de ĉiu kontentebleco. Dio estas diskreta, ĉeestanta en silento, en grandaj kaj malgrandaj aĵoj. Mi trovis unuecon, koheron kun mia interna mondo kaj foje stabilecon de neesprimebla paco.
La modifo de mia pensmaniero multe plibonigis mian sanon
Mi edziĝis en 1989. Mia patrino ne faciligis al mi rilatojn kun virinoj, sed mia malfavoro kontraŭ ili ĉesis. Mia preĝgrupo multe helpis min: ĝi estas ĉefe ina grupo, mi estas la nura viro! Iom post iom mi malkovris amikecojn, komence tute ne evidentaj. Dio proponas al ni sian amon sur la fundo de niaj plej grandaj nekomprenoj kaj de niaj plej grandaj kulpoj.
Mi fine akceptis tian sentemon tro grandan, kiu igis min vundebla. Ĝi estas karakterotrajto, iel kiel brunaj aŭ verdaj okuloj… Danke al la preĝodinamiko ĉirkaŭ mi, mi vivas en privilegia situacio, kvankam mi ankoraŭ ne atingis ĝin pri ekvilibro kaj interna harmonio. IVI estas nek ĉiariska asekuro, nek ĉia konforto, ĝi estas aventuro tre postulema. La modifo de mia pensmaniero multe plibonigis mian sanon. Tia interna transformiĝo vidis fazojn tre fortajn kaj tre rapidajn kaj aliajn etapojn pli pezajn, pli longajn, ĉefe dum la tri unuaj jaroj, kaj okazis ankaŭ paŝoj malantaŭen. La transformiĝo estas permanenta, kaj alvenas fazo, kie oni vidas pli klare, oni jam forbalais la plej multon de siaj problemoj; necesas preni sian pilgrimbastonon, iri rekte antaŭen kaj forlasi la teron de introspekto, kiu ne plu havas multe da signifo… Tiam klariĝas la senco de la paroloj de Kristo: "Prenu vian vivon kaj sekvu min."
