Atesto > Entrepreno

Ankaŭ estroj havas animon

Entreprenestro ekde 15 jaroj, Marc [Mark'] estas edzo kaj patro de kvin gefiloj.

Kiam mi relajsis mian patron je la kapo de la familia entrepreno, tio okazis iom kontraŭ mia naturo. Kvankam mi ne havas la profilon de estro, certa pri si mem, ekstravertita, komunikema, mi decidis akcepti kaj plenumi tian profesian destinon, kiun familiaj tradicioj kaj edukado ricevita ŝajne jam programis: klasiklerneja irvojo, poste superaj studoj, metilernado kaj staĝoj je ĉiuj niveloj de la entrepreno…

Malmunti la iluzian mekanismon de timo

Feliĉe, en la jaro kiu sekvis mian prezidantiĝon en la entrepreno, mi renkontis homojn de Invito al Vivo. Tiam mi estis harmoniigita. Sekve, kun mia edzino, ni decidis partopreni preĝogrupon. La plej notinda afero dum la unuaj spertoj kun Invito al Vivo, estis la bonstato kaj la kvietiĝo, kiun mi sentis. Tiam, de jaroj mi suferis pro spasmumado kaj pro terurigaj angorokrizoj. Iom post iom ĉiaj ĉi doloraj simptomoj malaperis. Tia vojo helpis min malmunti la iluzian mekanismon de timo kaj malkovri tion, kio devus esti mia animo. Mi aldonas, ke la "animo" estis la granda demando de mia vivo. Eĉ post religia instruado dum infaneco kaj praktiko de la katolika religio ĝis kiam mi estis 18-jara, mi neniam vere komprenis tion, kion signifas la nocio de animo.

Preĝo kerne de la profesia ŝtormego

Preĝado senteble kvietigas min kontraŭ streso kaj pezo de miaj respondecoj. Ĝi vere ebligas al mi refortiĝi, de pli fore taksi kaj esti pli serena fronte al malfacilaj situacioj kaj decidotaĵoj. Okazas dumtage ke mi retiriĝas por preĝi, por recentriĝi kaj konfidi tion, kion mi devas fari. Ofte, tiaj preĝmomentoj alportas al mi klarigon pri teknika aŭ homa problemoj. Ili estas bariloj kontraŭ la stresspiralo kaj la rapideco de mia medio.

En ia aijn negoco, la premo estas grandega. Ĉiu luktas por io: sia posteno, sia financa situacio, sia entrepreno… Tio estas kruela konkurado, kurado kie, ofte, homoj ne plu atentas pri moralo aŭ ne plu respektas valorojn. La vendistoj nuntempe havas identecon de "mortigantoj". Tio aspektas moderna, sen kredo, sen leĝo! necesas ĉiakoste enbati aŭ mortigi konkurenculojn. Tio estas al mi tute kontraŭnatura, mi ne estas konceptita por tia sistemo. Do, se mi ne havus preĝojn kaj se mi ne estus harmoniigita, mi ne eltenus, mi ne povus ofici en tia posteno.

La preĝo kerne de homaj rilatoj

Tia spirita vojo ebligas al mi ankaŭ pli bone aŭskulti miajn dungitojn. En mezgranda entrepreno, kiel la mia, kiu kunigas 300 homojn, la kvalito de homaj rilatoj estas esenca, same kiel la konscienco pri bone farita laboro. La spiritostato de la estro vere resonas en la entrepreno kaj ties funkciado. La dungitoj bezonas la rigardon de la estro pri tio, kion ili faras kaj kiel ili ĝin faras. Kiam mi estas stresita, miaj kunlaborantoj sentas tion kaj la tuta ĉeno suferas pro tio. Inverse, se mi estas serena kaj en paco, la homoj, dungitoj kaj klientoj, kaj ankaŭ la negoco profitas de tio. Cetere tian spiritostaton sentas niaj klientoj, kiuj ŝatas nian funkciadon, rigardita kiel regula, stabila kaj ĉefe virta.

Lasi al Dio regi mian tempon

Tia vojo de transformiĝo ebligas al mi esti kaj evolui en fidostato.

Laŭ mi, kiam oni estas justa pri sia laboro, justa kun la homoj kaj se oni ne serĉas superforti per potenco aŭ orgojlo posedi ĉiam pli, oni estas tre helpita de la Ĉielo. La eventoj okazas tiel, kvazaŭ ekzistus dia orkestrado pri renkontiĝoj, novaj klientoj, ideoj… ĉio ĉi ŝajnigas, ke la aferoj okazas nature. Tia vojo de transformiĝo ebligas al mi esti kaj evolui en fidostato.

Antaŭe mi suferis pro problemo pri tempadministrado. Oni ofte petadas min kaj hodiaŭ mi povas atesti, kiom ankaŭ Invito al Vivo helpis min konsideri alimaniere mian horaron. La profesiaj superŝarĝoj, aldone al miaj angoroj, malhelpis min antaŭvidi mian horaron laŭ longa templimo. Mi regis ĝin laŭ semajna periodo. Timo rekte fronti la realon malhelpis min vidi ĝin. Tiel, rapide estiĝis inkubo, ĉar mi staplis la aferojn, anstataŭ lasi ilin trovi sian lokon en la tempo. Do, horaro surŝarĝita, laciĝo, streso kaj … kulpiĝo. Infero. Preĝado helpis min vidi klare en ĉio ĉi!

Rekoneblas la arbo laŭ ties fruktoj

Miaj kunlaborantoj kaj la tuta dungitaro scias pri mia engaĝiĝo je Invito al Vivo. Mi klarigas miajn forestojn pro pilgrimadoj kaj pro respondecoj miaj en la asocio. Ĉefe gravas por ili, ke mi estu virta, justa kaj klara. Ĉiam temas pri homaj rilatoj. Mia entreprena vivo estas kiel familia vivo. Se ĉeestas aŭskultado, respekto kaj justeco, ĉio funkcias. Se mi estus en sekto, ne ekzistus tia kvalito pri la spiritostato de la societo, nek pri ties funkciado, kaj ankaŭ la rezultoj estus malpli bonaj! Oni taksas la arbon laŭ ties fruktoj, ĉu ne?

Mia spirita vojado ebligas pli bonan toleremon pri diferencoj: el la personecaj diferencoj en mia entrepreno foje fontas malfacilaĵoj. Sed la akcepto de tiaj diferencoj iĝas riĉeco, kiu fakte igas nin pli kreemaj. Cetere, niaj kolektoj estas pli kaj pli belaj kaj tia belo profitas al niaj klientoj. Beleco kaj harmonio ĝojigas la animon… kaj la dekoracia sektoro de mia entrepreno pli kaj pli evoluas!