Atesto > Esti vera
Ilo neĉirkaŭirebla por koni sin
"Konu vin vi-mem." Jam ĉeestante sur la templo de Delfo antaŭ dudek kvin jarcentoj, tiu ordono ĉe la evolua bazo de la estaĵo, estas daŭre aktuala por tiu, kiu deziras transformi sin kaj tiel transformi sian rigardon al la vivo, al aliuloj. François [Fronsŭa'] rakontas al ni kiel per tia malkovro de si mem, li ĉesis "forŝoviĝi": ĉesis fuĝi el la realo kaj dubi pri si mem.
IVI alportis kristan lumigon sur mian vivon: temas pri la eniro de la dieco en la ĉiutagan vivon. Kompreneble mi konscias pri tio nur sporade. Se tia konscio ĉiam ĉeestus, mi estus sanktulo, kaj tia mi tute ne estas!
Devige esti vere
IVI estas malkovrilo, kiu ebligas konon pri si mem. Evidente, oni ĉiam provas koni sin, sed ĉe Invito al Vivo ne eblas mensogi al si mem. Oni estas devige lojala, oni ne povas friponi. Tio tuj plaĉis al mi. Se oni deziras plu rolludi, oni foriras… Sed, pro tiaj instruo kaj lumigo krista, oni ne plu deziras rolludi.
La problemo estas, ke kiam oni estas lojala, oni estas malmulte estimata! Homoj bezonas vidi onin kiel bildon, kiu ofte estas for de la realo, sed kiu taŭgas por ili. La vero de la estaĵo estas ofte tute malsama.
Mi malkovris, ke la aliuloj amas min
Mi malkovris ankaŭ, ke la aliuloj amas min kaj, ĉe Invito al Vivo, ili diras tion al vi. Ĝenerale, la plejmultaj homoj, eĉ se ili vin amas, ne diras tion al vi. Ĉe Invito al Vivo, eĉ se ili ne amas vin, ili klopodas ami vin! Tio ne ĉiam estas facila; necesas ami sin mem antaŭ ol ami la aliulojn. Mi diris al vi: IVI estas malkovrilo; antaŭe mi rolludis, nun mi scias pli bone kiu mi estas.
Jesi al Dio, signifas jesi la vivon.
Homo libera estas homo fidela
Mi ne vere scias de kie mi venas. Iam mia nepo demandis min: kie mi estis antaŭ ol naskiĝi? Mi respondis, ke mi tute ne scias. Al kio mi strebas? Estas malfacile diri… Sendube al akcepto de mi mem, akcepto de tiu, kiu mi estas. Se mi akceptas min tia, kia mi estas, mi akceptos mian laboron kaj ĉion alian sen montri mallogon. Jes, mi iras al tio: koni min. Mi ĉiam forfuĝis de la vivo, de mi mem, se vi deziras. Unuafoje mi restas ie tiom longe… Mi ŝatus esti malfidela: kiam oni estas malfidela oni ŝajne estas libera, sed fakte ne, estas tute male. Oni estas pli libera kiam oni estas fidela, kiam oni observas siajn engaĝiĝojn. Tia fideleco estas ĉiutaga lukto, ĉefe kiam oni dubas pri si mem, kiel mi. Mi daŭre estas tentita forlasi Inviton al Vivo, ĉar ĝi devigas min rigardi min mem. Sciu, ke estas malfacile jesi al Dio. Jesi al Dio, signifas jesi la vivon.
Lukto konstanta por koni kaj preterpasi sin mem
Fakte, IVI ĝenas min, ĉar tia instruo devigas min fronti mian naturan pigrecon. Tia pigreco fontas laŭ mi el profunda dubo kaj pro tia dubo mi malfacile akceptas tian instruon. Samtempe, tio devigas min preterpasi tian dubon, do preterpasi min mem. Mi ja diris, ke tia vojo estas lukto konstanta por koni kaj preterpasi sin mem. Do, tio, profunde koncernas min.
