Atesto > Familio

Eduki siajn gefilojn, signifas eduki sin mem

Kiel sukcese konduki siajn gefilojn al feliĉa adolteco, kaj daŭrigi kaj evoluigi la amon kiu ligas vin al via partnero? Juliette [Ĵuljet'], patrino de kvin gefiloj, 11- ĝis 25-jaraj, dividas kun ni sian vojadon dum lernadopri la familia vivo. Laŭ ŝi, eduki siajn gefilojn, devige signifas eduki sin mem.

Kiam dudekjara mi edziniĝis, mi estis plena je espero pri tio, kion la vivo portos al mi, sed mi estis tute ne strukturita por ŝarĝi min per familia vivo. Mia idealo estis multe tro forta rilate al miaj homaj kapabloj kaj al la devigoj de la ĉiutagaj realaĵoj. Mi ne sukcesis regi miajn ekscesojn, kiuj ofte karakterizas junecon. Oni multon atendas de amo, sed fakte oni mem nur malmulton donas por fekundigi ĝin. Kaj la espero rapide estingiĝas, se ne apudas amanta plenkreskulo por gvidi onin kaj transdoni siajn spertojn.

Mia unua filo naskiĝis dum tiaj malfacilaĵoj. Poste mi renkontis Inviton al Vivo, kiu donis al mi la deziron strukturi min kaj la esperon, ke kun Dia helpo mi povos sukcesi. En mia familia vivo, la fido, kiun ni kreskigas ĉe IVI, unue alportis al mi grandan sindonemon al la gefiloj: la kapablon deziri kaj bonvenigi ilin. Antaŭe mi opiniis ke mondo ne estas sufiĉe bela por akcepti ilin, sed mi kredas, ke mi estis ĉefe egoista kaj ne volis, ke ili ĝenu min: eduki infanojn signifas doni sin, disvolvigi paciencotrezorojn, aŭskulton kaj toleremon por malkovri ilin kaj samtempe sin mem… Ĉar, laŭ mi, ne eblas konstrui siajn gefilojn, se oni ne konstruis sin mem, kaj por tio necesas ĉiutagaj klopodoj.

Ne reprodukti tion, kion mi vivis

La plej malfacila afero, kiam oni edukas ilin, estas prêterpasi la mankojn postlasitajn de la propra infaneco por ne rekrei la samajn mankojn. Estas ege malfacile doni instruadon, kiun oni ne ricevis. Longtempe mi ne zorgis pri la lernejaj rezultoj de miaj infanoj, ĉar oni neniam instigis min al studado. Poste, danke al transformklopodoj, kiujn ni faras ĉe IVI, mi ekkonsciis pri tiu skemo heredita de mia infaneco. Eĉ se la lernejo ne estas perfekta, la tieaj klopodoj de la infanoj strukturas ilin kaj vekas ilian scivolemon: tio estas gravega.

Mi ankoraŭfoje pekas pro timo malbone fari, ĉar daŭre ĉeestas iaj mankoj en mi. Sed mi nun sukcesas konscii, ke neniam malfruas, ke necesas ne kulpiĝi kaj resti humila fronte al miaj malperfektoj. Multe malpezigas min konfidi miajn gefilojn al Dio, kiu zorgos pri ili. Doni al ili ĉiom da amo, kiom mi povas doni ĉiutage, kaj prokrasti la morgaŭon al Dio.

Espera rigardo al la mondo

Esenca aspekto de tio, kion alportis IVI en mian familian vivon estas certe la espera rigardo: ni vivas en mondo malfacila, sed mi sukcesas enskribi en mi mem kaj mi provas komprenigi al miaj gefiloj, ke ĉio eblas, ke tiu ĉi mondo ne estas malfermita, senlaboreco ne estas nepra… Ĉiu povos trovi sian lokon kaj sian vojon, kondiĉe ke li ĝuste havu esperan spiritostaton. Jes ja, necesas lukti. Nuntempe, mia plej aĝa filo estas senlabora: mi bone vidas, ke la malfacilaĵoj, kiujn li travivas, strukturas lin, igas lin akordiĝema kaj humila, kia li ne estis antaŭe. Kiel multaj junuloj de mia ĉirkaŭantaro, li estis tre postulema pri sia onta posteno kaj samtempe ne pretis multe laciĝi. La malakceptoj kiujn li ricevas devigas lin prezentiĝi alimaniere, klarigi tion, kion li vere deziras. Mi vidas la pozitivajn flankojn de liaj malvenkoj kaj ni sukcesas kune pridiskuti ilin.

Komuniki: eliri el si mem kaj instigi aliulon

Fakte mi ne estis tre babilema, sed mi komprenis la gravecon de la parola komunikado, ĉefe rigardante kiel funkciis la personoj de mia preĝogrupo, ĉiuj tre malsamaj je mi. Ili ne estas amikoj kiujn oni elektis kaj tiaj grandaj diferencoj evoluigas onin. Mi lernis komuniki kun miaj gefiloj, starigante demandojn por instigi ilian pripenson. Necesas eliri el si mem kaj instigi la aliulon. Ne estas facile, kiam oni neniam lernis tion kaj kiam tio ne estas natura.

Konstruktivaj limoj

Mi antaŭeniras vere malrapide pri firmeco: mi ne estas sufiĉe firma kun miaj gefiloj, mi konscias pri tio kaj mi havas malfacilaĵojn por ŝanĝi tiun konduton. Mi rimarkis, ke mia plej aĝa filo estas multe pli firma ol mi kun siaj du 11-jaraj fratetoj: post manĝado, li petas, ke ili metu la telerojn en la vazlavilon. Se ili malkonsentas, li ne lasas ilin kiel mi, sed postulas ke ili metu ankaŭ la tranĉilojn, glasojn, forkojn… Li iras ĝis la fino, kiam mi mem forlasus dumvoje… La infanoj grumblas, sed li ne zorgas pri tio kaj la etuloj fine akceptas.

Transdono kaj libereco

Tra mia fido, mi provas doni al miaj gefiloj kiel eble plej multe da amo, kaj forpreni tion, kio povus malhelpi. Mi faras kiel eble plej bone, kun multaj mankoj! Poste, ĉiu estas libera konduki sian vivon, kiel plaĉas al li. Nur unu el miaj kvin gefiloj partoprenas grupon de Invito al Vivo.

Al koro fidela, nenio maleblas

La transformklopodoj, kiujn mi faris ĉe IVI, refalis ankaŭ sur mian paran vivon. Nur post longa tempo mi komprenis, ke fideleco estas esenca: la vivo de paro komenciĝas nur kiam oni reciprokas fidelecon. Nur tiam oni vere engaĝiĝas, oni agordas sin kaj la paro povas evolui. Se ne oni vualas sin kaj oni friponas. Laŭ mi, la fideleco inter viro kaj virino estas necesa por strukturi la gefilojn, sen ĝi unuiĝo ne eblas en la familio. Tio estas la malo de la hodiaŭa mondo, kie oni inklinas al "zapado". Iam mi provis esti honesta kun mi mem: aŭ mi travivos egoistan vivon, plenumante miajn pasiajn dezirojn, aŭ mi vere konstruos familion. Sed ne facilas konservi entuziasmon dum la modesteco de la ĉiutaga vivo, kiam dum kelka tempo oni vivis sur streĉita ŝnuro de pasioj, kiuj atingigas al vi pintojn kaj poste lasas vin funde de truo. Sed mi kredas, ke la virino, kiu donas la vivon al siaj gefiloj, malfermas ankaŭ sian edzon al la pleneco de la vivo, per sia amo.

Riĉiĝi el la diferencoj

Mia edzo ne estas ano de IVI: dum tempo tio perturbis min, ĉar ŝajnis al mi, ke ni ne iris al la sama direkto, ke ni ne havis la samajn celojn. Sed mi konsciis, ke tio estis tromp-logilo. Mi bezonas preĝadon, sed la spirita vivo estas ĉefe rilato al aliuloj, kaj tia rilato al aliuloj estas grava por li: li estas donacema, malfermita kaj akceptas homojn tiaj, kiaj ili estas. Niaj diferencoj ne disigas nin.