Atesto > Toksaĵoj, alkoholaĵoj, tabako

Malrapida supreniro al libereco

"Hokita" al multaj toksaĵoj, Jacqueline [Ĵaklin'] klarigas kiel ŝi forlasis ĉiajn ĉi apogilojn por gajni veran liberecon.

Ĉio ekis, kiam mi estis 15-jara, per stulta tabuleto de ĉokolado: miaj nekalkuleblaj fratinoj kaj kelkaj fratoj en bulimio scias la hororon ne povi frandi pecon de tia konsoliga produkto sen forvori (ne ekzistas alia vorto) la tutan tabuleton aŭ ekmanĝi pecon da pano sen fini la tutan stangopanon…

Ne ekzistas lernejo por lerni inteligentecon de la koro

17-jara mi fumis mian unuan cigaredon: mi tusis, mi abomenis ĝin; sed mi sentis min tiel malbone, ke post ses monatoj mi fumis du paketojn ĉiutage. Tre saĝa kaj naiva, mi estis en lernejo, kie, laŭdire, oni fabrikis inteligentulojn. Sed oni ne lernis inteligentecon de la koro. La soleco emocia kaj la malespero pri tia mondo malamika estis tiom grandaj, ke mi devis "eksplodiĝi" je ia ajn kosto: unua haŝiŝcigaredo, la pulvoro blanka mita, kiu kredigas onin, ke la paco estas en tiu ĉi mondo antaŭ ol neniigi onin. Denove hororo: falsaj amikoj, monproblemegoj, timo de polico…

Kaj jen la bonŝanco renkonti virinon, kiu aŭskultas miajn demandojn senĉesajn, miajn angorojn, miajn dezirojn, kiu ne juĝas min kaj ne laciĝas. Ŝi estas Yvonne Trubert [Ivon' Trujber'], fondintino de Invito al Vivo, kiu foje akceptas min inter du miaj vojaĝoj. Per nekomprenebla supervivinstinkto (kaj, mi certas, per la forto de ŝiaj preĝoj), mi kuraĝis ĉesigi kaj venki la terurajn mankokrizojn. Sed la malespero, besto insistema, daŭre ĉeestas kaj mi provas forpeli ĝin per permesita anstataŭilo: alkoholaĵo, spicita de kelkaj kuraciloj. Unu vesperon dum tro granda deprimo, eksplodiva miksaĵo de viskio kaj piloloj kondukas min rekte al malsanulejo.

Preĝado, paradizo malartifika

Oni ne plu demandas sin, ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, Li ĉeestas, oni sentas Lin.

Kaj tiam … Dio. Al mi, povra agnostika drogulo, Yvonne demandas, ĉu mi bonvolas partopreni preĝgrupon. Estu kiel estos, mi akceptas. Kaj mi vidas la malrapidan, sed miraklan supreniron de muŝo vaganta, kiu frapiĝas kontraŭ lumo. Tio, kio estas eksterordinara dum preĝadlernado, estas, ke oni ne plu demandas sin, ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, Li ĉeestas, oni sentas Lin. Por sukcesi, Li nur petas nin esti humila kaj akcepti lernadon. Per preĝado malvualiĝas absoluteco vane serĉita per sintoksiĝo, paradizo malartifika, kiu elŝprucigas la vivon. Iom post iom tiu vivo akiras sencon, mi ekvidas la belecon de la mondo, la amkapablon de tiuj, kiuj ĉirkaŭas min. Dum pilgrimado de Invito al Vivo en Meksikio mi trinkas mian lastan glason da vino, kaj iom poste venos la lasta cigaredo. Finfine mi spiras, mi sentas min malpeza, plenigita de nekonata sento, kiun kunportas "vorto, kies vastecon oni ne konas": libereco.